navigado

serĉu

iloj

  • Ligiloj ĉi tien
  • Rilataj paĝoj
  • Alŝutu dosieron
  • Specialaj paĝoj
  • Presebla versio
  • Permanent link

Ensalutu

Ĉefpaĝo

Esperanto: la lingvo kun generacia problemo

Neinformitoj ofte demandas nin, ĉu Esperanto povus disfali en dialektojn, kaj ni esperantistoj ĉiam firme respondas, ke ne. Bonŝance, la samaj homoj neniam pensas demandi, ĉu ni havas generacio-problemon. Esperantistoj estas distingeblaj laŭ la eldono de la vortaro, kiu aktualis, kiam ili mem akiris siajn proprajn lingvokutimojn. Jam rimarkeblas diferencoj inter la PV-generacio kaj la PIV-generacio; al tiuj nun aldoniĝos post kelkaj jaroj la NPIV-generacio.

Sed ni reiru al niaj arboj. Sub la Fundamenta kapvorto arbo oni trovas jenon:

- arbeto. Malgranda, malalta arbo… [arb]etaĵoZ (evi) = arbusto aŭ vepro. [arb]etaĵaroZ (evi) = veprejo aŭ makiso.

La malgranda levita Z signifas, ke la vorto aperas ie en la verkaro de Zamenhof, dum la indiko “evi” en krampoj signifas “evitinda”. Alivorte, la vortaristo opinias, ke anstataŭ Fundamenta, zamenhofa kunmetaĵo oni prefere uzu simplan vorton, eĉ se tio postulas lerni novan radikon. Kio okazis pri la famaj principoj de Esperanta vortfarado, kiujn ni esperantistoj fiere ilustras en niaj flugfolioj kaj trumpetas al ĉiuj komencantoj? Ĉu ili ne plu validas? Kiel la kompilintoj de PIV arogis al si la rajton aserti, ke ne?

La deklaro pri la netuŝebleco de la Fundamento post kelkaj monatoj festos sian centan datrevenon. Tamen, ni modernuloj ne nepre sentas la neceson respekti malnovajn tradiciojn; kiom da aliaj deklaroj faritaj en 1905 ankoraŭ validas en la 21a jarcento? Ĉu venis la momento por repripensi nian fidelecon al la Fundamento? La ekzemplo cipreso montras, kio okazus, se ni rezignus pri ĝi: esperantistoj sentus sin liberaj reinventi jam ekzistantajn vortojn, tiel ke la vortaro riskus fariĝi pli ampleksa ol tiu de la angla.